Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Miaj kantoj

Ofte revas mi, tra mia menso
vagas mi ne scias kia penso.
Mi tramigras pense valon, monton,
la patrujon kaj la tutan mondon.
Miaj kantoj estas en ĉi horo
lunradioj de revema koro.

Sed anstataŭ vivi en revmondo,
jam necesus vivi por Estonto,
kaj prizorgi... zorgi? eh, por kio?
ja prizorgos min la bona Dio.
Miaj kantoj estas en ĉi horo
papilioj de facila koro.

Se renkonte knabinet' ridetas,
zorgojn des pli mi en tombon metas,
dronas en la okulparo brila,
kiel stel' en lagspegul' trankvila.
Miaj kantoj estas en ĉi horo
sovaĝrozoj de amema koro.
Ŝi min amas? pro la ĝoj' mi drinkas.
Ŝi ne amas? pro l' malĝoj' mi drinkas.
Kie estas glas' kaj en ĝi vino,
buntan gajon naskas la homsino.
Miaj kantoj estas en ĉi horo
ĉielarkoj de ebria koro.

Sed dum mia mano glason tenas,
manon de popoloj ĉen' katenas,
kaj dum glasoj tintas helsonore,
grincas, grincas la katen' dolore.
Miaj kantoj estas en ĉi horo
pezaj nuboj de malĝoja koro.

Sed kial ĉi sklavpopol' toleras,
kial ĉenon rompi ne ribelas?
Ĉu atendas, ke per graco Dia
rust' formordos ĝin de mano ĝia?
Miaj kantoj estas en ĉi horo
fulmofrapoj de kolera koro.